Uzantaj iloj

Retejaj iloj


direndaj_vortoj

Direndaj Vortoj

Kantas Amplifiki
Teksto tajpita laŭ aŭskultado

Teksto

Vi aŭdas ion, pri kio mi volus silenti,
sed mi devas rakonti.
Vi estis longe mia kara amiko,
la virino, kiun mi amis plej.

Ĉu vi daŭre nun memoras,
kiel ni kuniĝis.
Mi neniam povos forgesi.

Proksima kiel vi neniu povos iĝi.
Neniu povos veni inter ni.
Ĝi estis amo, la dolĉa vivo,
la unu aĵo, kiu gravis.
Ni kaj bezonis kaj amis nin,
unu la alian feliĉigis.

Kvankam ni ja antaŭ tiam forte kverelis,
ni tre facile nin pardonis.

Ni unu la alian karesis eĉ tagmeze
ni ĉirkaŭpromenis manenmane
sed ni ŝajnas kvazaŭ ni ne povas paroli
aŭ ĉu mi ne povas aŭskulti
estas kiel ni nun ĉion ĉiam miskomprenas
nenio restas krom doloro.

Tie estas amo
la dolĉa vivo
ĉu ni devas vivi kiel fremduloj
ĉu ni klopodu
ĉu ni parolu
ĉu ni ankoraŭ fidu nin.

Tie estas amo
la dolĉa vivo
ĉu ni devas vivi kiel fremduloj
ĉu ni klopodu
ĉu ni parolu
ĉu ni ankoraŭ fidu nin.

Mi ne scias kiel ni nun povas daŭrigi
sed io devas okazi
aŭ ni estos solaj
aŭ ni estos denove la paro kiu estis antaŭ longe
aŭ ĉu ni provu [???] novaj vojoj
se ni, mi eble devos iri for
de nun mi kredas
ni devas kredi
[???] almenaŭ [???]

direndaj_vortoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)