Uzantaj iloj

Retejaj iloj


diru_la_vorton

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Diru la vorton

Muzikoirlanda
TekstoT. H. Bayly
E-tekstoFerdinand PFEIL
MIDIdiru_la_vorton.mid

Teksto

Diru la vorton, kaŝitan en kor’
longe de nun, longe de nun;
Kantu la kanton de ĉarma sonor’,
longe de nun, longe nun!
Ofte turmentis min peza ĉagren’
Ĉio heliĝis oer via reven’
estas ja l’ am kiel brila ruben,
longe de nun, longe nun!

Iam ni sidis sub verda tili’m
longe de nun, longe de nun;
tie promenis ni amon al ni,
longe de nun, longe nun;
Mi nur penadis por via favor’,
vi min amiziĝis per gaja humor’,
restis de l’ amo plej dolĉa memor’.

Multaj aliaj flatadis al vi,
longe de nun, longe de nun;
tamen vi amis fidele nur min,
longe de nun, longe nun!
Amon timigas nek tent’, nek danĝer’,
estas kun vi paradizo sur ter’,
dolĉe sonoras feliĉa mister’,
longe de nun, longe nun!

diru_la_vorton.1283984077.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)