Uzantaj iloj

Retejaj iloj


diru_mi_nun

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Diru mi nun

MuzikoSplitfire Studios
Esperanta tekstoJonny M
Tiponova teksto

Teksto

Refreno:

Diru mi nun:
ĉu vi fartas feliĉe?
Pensu pri la situaci’
Estas timinde!
Nun estas la tempo
benata nia vent’
rompu iliajn emojn,
por nia venko

Malriĉeco,
ludi ĉe la borso
la homaro malsanas,
malsatmortas
dum ĉefoj kolektas
koleras se malgajnas
Tro uzas nin
Ŝajnigas ke ili rajtas
Tio estas freneze
sen intelekt’
Nekredeble
kaj malkompreneble

Kie estas justeco?
egaleco
sen atentado
de la mono
Klaso dua,
nia grupo
baldaŭ ribelos,
konkeros la povon
Ilia moro,
nia voĉo
foje kruciĝos
kun batalo…

Refreno

Reziston! (2-foje)

La KKK (klu-klŭ-klan)
disvastigas racismon
mortigas homojn
kiuj estas kiel ni!

En meksiko
la gangsteroj kverelas
pri regionoj
por vendi drogojn
La ekstremistoj
en afganio
volas venĝon
sufokas en malamo.
Amerikaj bankoj
forludaĉis,
nun la membroj
devas suferi!

Ni devas suferi…
Ni devas toleri…

Diru mi nun:
ĉu vi fartas feliĉe?
Pensu pri la situaci’
Estas timinde!
Nun estas la tempo
benata nia vent’
rompu iliajn emojn,
por nia venko

Reziston! (2-foje)

Tamen nun
venas la pacistoj
defendas sin pace
kun forto de la ver’
la porto de l’ liber’
estas proksime
Do… faru finon!
Medikamentoj
maldece kostas
Kaj ne nur devus ilin 
posedi la riĉaj
vidu la horon
ĉar ankoraŭ nun
infanoj devas
laboraĉi!

Refreno

Eksteraj ligoj

diru_mi_nun.1446642107.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)