Uzantaj iloj

Retejaj iloj


diskutejo:kiu_gxojon_sentas
Titolo

Mi iomete miras ke ĝi estas priskribita kiel “slovaka popolkanto”, ĉar laŭ mia scio la originala versio estas en la angla “If you're happy and you know it” ( = se vi feliĉas kaj vi konscias tion).

En la slovaka ni nomas la kanton “Keď si šťastný, tlieskaj rukami” ( = se vi estas feliĉa, aplaŭdu per manoj) -- ne estas sufiĉaj silaboj en la slovaklingva teksto por mencii “konsciadon pri tio”, do tio entute ne aperas en la teksto.

Cetere, la “originala titolo” donita en tiu ĉi vikio ne estas lingve ĝusta -- ĝi estas miksaĵo de la slovaka kaj ĉeĥa.

Ĉu iu povas konfirmi ĉu la anglalingva versio estas originala aŭ ĉu slovaklingva aperis sendepende de ĝi? Ĉiukaze la originala titolo certe devus ne esti “Máš-li radost a vieš o tom”, sed aŭ “If you're happy and you know it” aŭ “Keď si šťastný, tlieskaj rukami”. --- Marteno MINIĤ 2015/06/23 13:38

diskutejo/kiu_gxojon_sentas.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)