Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Mi proponas verki leteron por disvastigi ĝin tra e-aj dissendlistoj por voki atenton al nia kantaro. --- Aleksej KUZNECOV 12/02/2008 06:49
Saluton, karaj geamikoj!
Tempo pasas kaj reta esperanta kantaro-vikio daŭre kreskas. Ĝi ekzistas dank'al kunlaboro de multaj esperantistoj el diversaj mondopartoj.
Estas fiere por ni diri, ke kvanto de kantotekstoj en la kantaro fine de 2007 superis 800! Inter lastaj aldonaĵoj estas plena albumo de Supernova, Inspiro, Daniel HADDAD kaj kantoj el japana kasedo Antaŭ du jaroj.
La kantaro kreskas ne nur nombre, sed ankaŭ teknologie. Post transiro al pli moderna vikiejo DokuWiki ĝi havigis novajn trajtojn, ekz. etikedoj, pere de kiuj nun eblas aŭtomate kategoriigi paĝojn. Viki-uzantoj nun havas personajn paĝojn en la kantaro
En la kantaro vi trovos kaj novajn kaj jam klasikajn kantojn, ekzemple: La espero, IS, Sola, Hotel Kalifornia. Krom tekstoj, por amatoraj muzikistoj haveblas priskribo de [http://ikso.net/kantaro/Akordoj gitarakordoj]. Ankaŭ riĉas [http://ikso.net/kantaro/E-Muziko_En_Interreto ligaro] al e-muzikumaĵoj en la reto.
Se vi interesiĝas pri e-muziko, venu al la [http://ikso.net/kantaro kantaro], esploru ĉu vi havas ion enmetindan, korektindan? Ekzemple, vi povas fari novan ligon en alfabeta indekso kaj enmeti tekston. Aktivularo de kantaro-vikio ĉiutage revizias ĝin kaj faras neprajn korektojn. Krome vi povas partopreni en la projekto per esprimado de opinioj en speciala [http://groups.yahoo.com/group/kantaro/ diskutlisto] kaj en [http://ikso.net/kantaro/Gastlibro gastlibro]. Antaŭdankon pro via partopreno!
Amike kaj kunlabore,
internacia teamo de muzikemuloj
Karaj, kiu emas desegni estus bone pripensi originalan aspekton de la kantaro kaj ĝian simbolon. Mi elektis tiun (pinte-live) sed nure por okupi la lokon por simbolo. Ĉu vi havas ideojn? --- Aleksej KUZNECOV 02/04/2007 07:06
Mi notis, ke starta paĝo en IE aspektas terure. Tio okazas, ĉar estas uzataj markiloj %%
Antonio, musklaku al suba (posta de sekcio) ligo! --- Aleksej KUZNECOV 16/04/2007 06:24Ha, mi komprenas! La butonligo por redakti iun sekcion troviĝas je ties fino. Hm, mallaw la kutima aranĝo de Vikio. Tio estas eco de DocuWiki, ĉu? Iel ajn, mi bedawras. Se la paĝaro similas vikion eĉ ĝis la paĝfono, oni atendus ke ĉio estus vikia. (Same pri klinstrekoj anstataw apostrofoj por kursivo k.t.p.)
--- António Martins-Tuválkin 16/04/2007 21:56Jes, ĝi estas instrumento de la vikiejo aŭ parto de ties vikipedi-aspekta ŝelo. Eble oni povas tion ŝanĝi, sed nun mi ne scias kiel. --- Aleksej KUZNECOV 18/04/2007 13:24