Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | Melodio de: Længe var Nordens |
---|---|
Esperanta teksto | H. P. Nielsen |
Noto: DLEA = Dana laborista Esperanto-Asocio
Longe splititaj
Estis la multaj
Gentoj diversaj
De la homar'.
Forto reganta
Mondon malestas,
/: Regas kaozo
pro la erar'. :/
Iam la gentoj
Nun dissplititaj
Interkonsentos
Pri kunlabor'.
Tiam finfine
Sur nia tero
/: Socialismo
Venkos kun glor'. :/
Vi laboristoj
Esperantistoj,
Ĉiam laboru
Por nia cel',
Ĝin ni atingos
Baldaŭ sub nia
/: Ruĝa Standard'
Kun verda la stel'.:/