Uzantaj iloj

Retejaj iloj


pli_bonas

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Pli bonas

TekstoKlara Ilutoviĉ
MuzikoMiĥail Povorin

Teksto

1.
Pli bonas ekbruligi kandeleton
Ol la mallumon insultadi arde.
Pli bonas ne atenti ies peton
Ol ĝin plenumi suferige tarde.

Pli bonas, certe, nur por unu homo
Ol por neniu ion save ŝanĝi.
Pli bonas fasti en la propra domo
Ol en la fremda bongustaĵojn manĝi.

2.
Pli bonas dece vivi sen infanoj
Ol la kanajlon en sufer' kreskigi.
Pli bonas teni sin en feraj manoj
Ol vanajn larmojn pri malbon' prodigi.

Amik' pli bona estas ol parenco,
Kaj san' pli bonas ol potenc' kaj mono.
Pli bona estas de labor' komenco
Ol drastaj vortoj pri laborbezono.

MIDI-dosiero

pli_bonas.1471168030.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)