Uzantaj iloj

Retejaj iloj


dolcxa_nokto

Dolĉa nokto

MuzikoE. Windeballe
Esperanta tekstoEdmond Privat
Tiponova teksto

Teksto

Dolĉa nokto trankviligis
kampojn, urbojn kaj ĝardenojn
kaj en dormo silentigis
homajn ridojn kaj ĉagrenojn.

Sur la lagon ĵetas brilon
kvaronluno en ĉielo
kaj bluigas la profilon
de malnova la kastelo.

Homojn lulas la gitaro
de la sonĝa forgesado.
En herbejo de l’ kamparo
dormas grilo kaj cikado.

Dum horloĝoj en la domoj
tra l’ silento tik-takadas,
pri feinoj kaj pri gnomoj
dormuletoj nun sonĝadas.

dolcxa_nokto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)