Uzantaj iloj

Retejaj iloj


dometoj_kusxas_en_dana-land

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Dometoj kuŝas en Dana-land'

TekstoEdv. Søderberg
Esperanta tekstoToul Thoresen

Teksto

Dometoj svarmas en Dana-land’
mil-mil dometoj en vic',
kun ruĝaj brikoj kaj forna fum'
de dana tagmanĝa spic'.
Mil-mil ĝardenoj dividas sin
en bedoj kun flor' ĉe flor' —
Preĝejaj turoj malantaŭ montet'
kaj veloj plej etaj sur fjord'.

Vojetoj pulsas en Dana-land'
renkonte al ĉefvoja gaj'.
Alaŭdoj trilas kun turdoj dum
kukoloj krias en maj'.
Susuras verdaj arbaroj en
bril-lumo de klara la sun' —
ĝi brilas sur silka vestaĵo kaj
sur plej eluzita katun'.

Dometoj svarmas en Dana-Iand'
mil-mil dometoj en vic',
kun ruĝaj brikoj kaj forna fum'
de dana tagmanĝa spic'.
Mi amas ĉiujn dometojn kaj
ĝardenojn kun flor' kaj brasik',
arbarojn verdajn ĉe fjorda blu'
kaj sunon, al ĉiuj amik'.

Mi amas mil-mil hometojn en
laboro ĉe dana la bord' —
kabanojn povrajn ĉe la vojet'
kaj fiŝboatojn en fjord' —
mil laborulojn en daŭra lukt'
nur venka post perdoj kaj pen' —
Ho, ve al tiuj celante vin
remeti en sklava katen'!

dometoj_kusxas_en_dana-land.1365952317.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)