Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | slovaka kristnaska karolo |
---|---|
E-teksto | Joachim Giessner |
Origina titolo | Daj boh šťastia tejto zemi |
Donu, Dio, bonan sorton, pacon al homar‘,
suna lumo ĉiam estu kara via far‘.
Refreno:
Kaj najbaran amon, Di‘, kaj favoron donu Vi.
Donu, Dio, bonan sorton, pacon al homar‘.
Inter la nacioj amon kreŭ, granda Di‘,
kaj al ĉiu domo sendu Di-favoron pli.
Refreno:
Por malsataj estu pan‘, al malsanaj firma san‘.
Inter la nacioj amon kreŭ, granda Di‘.
Nian teron, vian verkon, daŭre ŝirmu ĝin.
Ne la mond‘ sin mem detruu, Dio helpu nin.
Refreno:
Kaj konservu bestojn, Di‘, puran akvon donu vi.
Nian teron, vian verkon, daŭre ŝirmu ĝin.