Uzantaj iloj

Retejaj iloj


dormu_en_trankvilo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Dormu en trankvilo

MuzikoMelodio de: Sov mit Barn
TekstoChr. Richardt
Esperanta tekstoLiva Skyum

Teksto

Dormu en trankvilo
infano en lulilo.
Muŝo flugas ĉirkaŭ vin,
dolĉe mi forviŝas ĝin.
Dormu en trankvilo!

Rozoj de la vivo
ja kreskas sur deklivo,
kaj la dornojn prenas mi,
rozoj restas nur por vi,
rozoj de la vivo!

Ĉiam, karulino,
memoru pri patrino,
“Patro nian“ preĝu vi.
ĉiam fidu nur al Li,
ĉiam, karulino!

En matena brilo
vekiĝu en lulilo.
Varman neston havas vi,
vian buŝon kisas mi
en matena brilo.

dormu_en_trankvilo.1365952627.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)