Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Teksto | ? |
---|---|
Muziko | ? |
E-teksto | Lusi RIMON |
Tre konata infana kanto “Жили у бабуси два весёлых гуся”.
Ĉe l' mastrino verva,
Loĝis du anseroj -
Unu blanka, unu griza,
Vivis paradize. (2-foje)
Por la pied-lavo
Iris al la kavo,
Kaj sin kaŝis por surprizo,
L'Paro blanke-griza. (2-foje)
Vokas la mastrino,
Serĉas ĉe la tino,
Kaj ekpledis per ve-krioj:
- Hoj, anseroj miaj! (2-foje)
Reen en modero
Venis la anseroj -
Unu blanka, unu griza,
Hontis pro l'kaprizo. (2-foje)