Uzantaj iloj

Retejaj iloj


du_geregxidoj

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Du gereĝidoj

Muzikogermana popolkanto
E-tekstoHugo Marx
Origina titoloEs waren zwei Königskinder

Teksto

Vivadis du gereĝidoj,
Amantoj de kelka jar’,
Sed povis kunveni neniam,
/: Ĉar ilin disigis la mar'. :/

Karulo, se vi povus
Alnaĝi nokte al mi!
Kandelojn tri mi bruligos
/: Montrantajn la vojon al vi. :/

Monahino, ŝajne dormanta,
Aŭskultis envie ĝin,
Vespere ŝi false estingis
/: Kandelojn de l’reĝidin'. :/

La princo nokte dronis.
Fiŝiston serĉis ŝi,
Kaj tiu fiŝkaptis, ĝis kiam
/: La princon trovis li. :/

De l' bordo alta saltis
En maron la reĝidin':
„Gepatroj, karegaj miaj,
/: Vi ne revidos min”. :/

Eksonis la sonoriloj
Malgaje tra l' tuta land'.
Kunigis la reĝidinon
/: La morto kun ŝia amant'. :/

du_geregxidoj.1295561300.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)