Uzantaj iloj

Retejaj iloj


du_knabinoj_estas_en_la_vilago

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Du knabinoj estas en la vilaĝo…

Originala titoloA faluba' nincs több kislány, csak kettő…
MuzikoHungara kanzono
MelodioRadics Béla
TradukisAntono SAMAK
MIDIa_faluba_nincs_toebb_kislany.mid


.

Teksto

Du knabinoj estas en la vilaĝo, vilaĝo,
Unu kun la notario en amo, en amo.
La alia enpordege ridadis, ridadis,
Ĉar ŝin la subnotario ekamis, ekamis.

L’oldulinoj sidas strate sur benko, sur benko.
Dio scias, kio estas klaĉ-temo, klaĉ-temo.
De mi al Vi, bona Dio, jen peto, jen peto:
Algluigu vice ĉiujn al l’ benko, al l’ benko.

Hungara teksto

A faluba’ nincs több kislány, csak kettő, csak kettő,
Az egyiket elszerette a jegyző, a jegyző.
A másik meg a kapuban neveti, neveti,
Hogy őt meg a segédjegyző szereti, szereti.

Kiültek a vénasszonyok a padra, a padra.
Isten tudja, miről folyik a pletyka, a pletyka.
Nem kérem én a jó Istent csak arra, csak arra,
Valamennyit ragassza le a padra, a padra.

.

du_knabinoj_estas_en_la_vilago.1655663528.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)