Uzantaj iloj

Retejaj iloj


dudek_tri

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Enhavtabelo

Dudek tri

TekstoTomas FREJARÖ
TeksterojKarin FREJARÖ
MuzikoTomas FREJARÖ
KantasLa Perdita Generacio (Tomio)

Akordoj

:Aadd9 /F# C#-D-C# A :
Bm D F A Bm D F F#m C#7 F#m D
A C#7 D A C#7 F#m D
A C#7 D A A7 D Dm
:A C#7 F#m D:

Teksto

Vi diris:
Ĉiuj aĝoj kuŝas ja samtempe en la brusto de la hom'
Mi diris:
Do se estas ni kreeblaj, nu forgesu, reinventu mian nomon
Manĝu l' pomon
Kaj ekvidu ĉu la pordoj sin malfermas tiam ĉi

Dudek tri
Kiel la mondo estus nova
Kiel ekzistus nure ni
Dudek tri
Dudek tri
Ĵus elŝrankaj
ni kuraĝis vidi l' mondon kiel senmankan
Ĉu daŭre mi?
Ĉu daŭre ni?
Dudek tri

Ni legis:
Ĉiuj spertoj restas kiel ŝtonoj en la sak' de l' famili'
Ĉu ni konkludu
ke postulas suferemon, malobeon por eliri procesion?
Kisu ion
kaj esploru ĉu plezuras liberiĝi de l' histori'

Dudek tri …

Vi diris:
Tiu kiu perdas la esperon ankaŭ perdas la kontakton kaj la veron!
Tiu kiu perdas la esperon ankaŭ perdas la kontakton kaj la veron!
Tiu kiu perdas la esperon ankaŭ perdas la kontakton kaj la veron!

dudek_tri.1490829208.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)