Uzantaj iloj

Retejaj iloj


dum_mi_iris_al_bembasxa

Dum mi iris al Bembaŝa

KantasAkordo
Esperanta tekstoRoel HAVEMAN
Tipotraduko

Teksto

Dum mi iris al Bembaŝa
Al Bembaŝa al la font'
Por la akvo, blanka ŝafo,
Blanka ŝafo sekvis min.

La knabinoj de Bembaŝa
Staris ĉiuj ĉe la pord'
Sed la karulino mia
Sidis ĉe fenestra krad'.

Mi salutis: “Bonan nokton,
Bonan nokton, belulin'.”
Ŝi respondis: “Jam ĉi-nokte,
Jam ĉi-nokte venu vi.”

Mi ne iris tiun nokton,
Iris mi je sekva tag'
Tamen tiam ŝi jam iĝis
La edzin' de aliul'.

Eksteraj ligoj

dum_mi_iris_al_bembasxa.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)