Uzantaj iloj

Retejaj iloj


dum_somera_tago

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Dum somera tago

Muzikokartvela popolkanto
E-tekstoK. Gusev
MIDIdum_somera_tago.mid

Teksto

Kiu ŝiris vin
En somerĝarden'?
Kuŝas vi sur sabl',
Rozo, milda flor'.
Ho, rakontu do
Kies mano vin
De l'patrina arb'
Ŝiris, ĵetis for'?

La petaloj nun
Velkis triste jam,
Batas nokte vin
Senkompata pluv'.
Klinas mi al vi
Min, ho povra roz'
Mian triston ja
Vi komprenos plu.

Ploris ankaŭ mi
Inter amikar',
Estis gaja tre
Kaj fidela tro…
Kaj ekfidis mi
Al perfida ĵur',
Donis mi al li
Amon de la kor'.

Fride blovas jam
Ventoj de l'aŭtun',
Kaj forgesis li
Pri iama ĵur'.
Kiu en la mond'
Min varmigos plu,
Rozo, milda flor',
Vera bel' kaj pur'?

dum_somera_tago.1313274046.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)