Uzantaj iloj

Retejaj iloj


dum_somero_en_suna_kamparo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Dum somero en suna kamparo

Teksto/MuzikoGust. E. JOHANSSON
E-tekstoE. JULIN

Origina titolo: I somarens soliga dagar

Teksto

Dum somero en suna kamparo
Iras ni tra la verda arbaro
Ho, for estas nia zorgaro.
Kun ĝodo kantu do. Halo'! Halo'!
Ekiru nun al rava sun’,
Ne sidu hejme ĝis aŭtun’!
Ni marŝas for kun gaja kor’
Kaj ĝuas de la florodor'.
Dum somero en suna kamparo.
Kun ĝojo kantu do! Halo'! Halo’!.

En printempo la venta susuro
ravas nin dum la ĉarma veturo,
niaj kantoj ja sonas en duro.
Kun ĝojo kantu do! Halo'! Halo'!
ekiru nun al rava sun',
ne sidu hejme ĝis aŭtun’!
Ni marŝas for kun gaja kor'’
kaj ĝuas de la florodor'.
En printempo la vento susuras,
kun ĝojo kantu do! Halo’! Halo’!

Bele ondas gremkampoj nun sunaj,
Arde brilas koloroj aŭtunaj,
Kaj juniĝas la koroj maljunaj.
Kun ĝojo kantu do! Halo’!. Halo’!
Ekiru nun al rava sun’,
Ne sidu hejme en aŭtun'!
Ni marŝas for kun gaja kor’
Kaj ĝuas de la belkolor'.
Jes, juniĝas la koroj maljunaj.
Kun ĝojo kantu do: Halo’! Halo’!

En aŭtuno la ventoj batalas,
Kaj en vintro la neĝflokoj falas,
Sed kuraĝe ni trilas kaj tralas.
Kun ĝodo kantu do! Halo'! Halo’'.
Ekiru nun al rava sun’,
Ne sidu hejme en aŭtun'!
Ni marŝas for kun gaja kor’
Kaj ĝuas de la belkolor'.
Hej! Kuraĝe ni trilas kad tralas!
Kun ĝojo kantu do: Halo’!. Halo'!

dum_somero_en_suna_kamparo.1263853734.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)