Uzantaj iloj

Retejaj iloj


dum_vintro_sxtormas_kaj_fridas

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Dum Vintro Sxtormas Kaj Fridas

Teksto - L. Derbenjov, muziko - A. Zacepin
Kanto el la filmo “Ivan Vasiljeviĉ ŝanĝas la profesion”
E-teksto de Paŭlo MOĴAJEV (Mevo), traduko el la rusa

Teksto

Dum portas nin la ter'
Ni kredas je la sam':
Ni pensas kun esper'
Pri la am', pri la am'.
Ni ĉiam serĉas ĝin,
Sed en la vivo-hast'
Vera am', vera am'
Estas rara gast'.

Refreno:

Dum vintro ŝtormas kaj fridas,
Dum pluvoj vipas-senbridas,
Dum steloj kure rapidas -
En kutima mizer'
La homoj homojn ne vidas,
La homoj homojn malfidas,
La homoj homojn perfidas
Kaj solecas eterne sur ter'…

Danĝera amo-ŝajn'
Vin gvatos tie ĉi:
Vi trovos amon - kaj
Misos ĝi, misos ĝi.
Perfidos l' amo vin,
Sed en la vivo-kur'
Tedas nin, tedas nin
Pensi pri l' futur'.

Refreno

Sed ja ekzistas ĝi -
Plej kora mia am',
Kreita nur por mi
Por etern', por ĉiam'.
Mi serĉas plu sen fin',
Sed en la vivo-bril'
Trovi ĝin, trovi ĝin
Estas malfacil'.

Refreno
dum_vintro_sxtormas_kaj_fridas.1172595381.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)