Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Teksto - L. Derbenjov, muziko - A. Zacepin
Kanto el la filmo “Ivan Vasiljeviĉ ŝanĝas la profesion”
E-teksto de Paŭlo MOĴAJEV (Mevo), traduko el la rusa
Dum portas nin la ter'
Ni kredas je la sam':
Ni pensas kun esper'
Pri la am', pri la am'.
Ni ĉiam serĉas ĝin,
Sed en la vivo-hast'
Vera am', vera am'
Estas rara gast'.
Refreno:
Dum vintroj ŝtormas kaj fridas,
Dum pluvoj vipas-senbridas,
Dum steloj kure rapidas -
En kutima mizer'
La homoj homojn ne vidas,
La homoj homojn malfidas,
La homoj homojn perfidas
Kaj solecas eterne sur ter'…
Danĝera amo-ŝajn'
Vin gvatos tie ĉi:
Vi trovos amon - kaj
Misos ĝi, misos ĝi.
Perfidos l' amo vin,
Sed en la vivo-kur'
Tedas nin, tedas nin
Pensi pri l' futur'.
Refreno
Sed ja ekzistas ĝi -
Plej kora mia am',
Kreita nur por mi
Por etern', por ĉiam'.
Mi serĉas plu sen fin',
Sed en la vivo-bril'
Trovi ĝin, trovi ĝin
Estas malfacil'.
Refreno