Uzantaj iloj

Retejaj iloj


duondiro

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

duondiro [18.07.2011 23:00]
ramcjo_monde
duondiro [04.11.2015 13:58]
Linio 1: Linio 1:
-====== Duondiro ====== 
  
-^Teksto|[[Rokbando Queen]]| 
-^Muziko|[[Rokbando Queen]]| 
-^E-teksto|[[Ramón MORALES]]| 
-^Kantas|[[Freddie MERCURY]]| 
- 
-Tio cxi estas kantebla traduko de la kanto "​Innuendo",​ de la angla rokbando Queen. La kanto estis unue publikigita en la albumo "​Innuendo"​ (1991). Tie cxi unue legigxas kantebla versio, poste sxlosiloj por kantado de tiu versio kaj finfine lauxvorta traduko de la kanto. 
- 
-===== Duondiro ===== 
- 
-U! U! 
- 
-Daŭras sunanta la sun´, kaj dezertoj sablas 
-Daŭras la ond´ frakasanta ĉe l´ olda mar´ 
-Dum estas la vent´ kaj la stel´ kaj ĉielo 
-Ĝis disfalas montoj en ebenaĵ´ 
- 
-Ho! Jes! Ni daŭre provadas! 
-Surŝnure stumblaj 
-Ho, ni daŭre provos, jes 
-Nur tempon perdantaj 
- 
-Daŭre ni vivas laŭ ras´, kolor´ aŭ kred´ 
-La frenezec´ kaj avarec´ regnigas nin 
-Kaj gvidas nin tradicio, superstiĉo,​ falsa religi´ 
-Tra eonoj, sen ĉes´, sen ĉes´ 
- 
-Ho! Jes! Ni daŭre provadas! 
-Surŝnure stumblaj 
-Ho ni daŭre eraros 
-Ĝis la fin´ de l´ temp´ 
-Ĝis la fin´ de l´ temp´ 
- 
-(Interajxo) 
- 
-Tra l´ malĝojo, nu tra nia splendo 
-Vin ne ĝenu mia duondiro 
- 
-Estu tiel, kiel esti povas vi 
-Nur igu vin mem tio, kion kore esti volas vi 
-Nur sekvu vian tempon, nur vi, nur vi 
-Forlasos egoon, nur vi, nur vi, je via temp´ 
- 
-U! U! 
- 
-Se ekzistas ia Di´ aŭ ia justec´ sub la ĉiel´ 
-Se estas cel´, ia kial´ pri nia mort´ aŭ viv´ 
-Se estas respondoj al demandoj, kiujn endas fari ni 
-Elmontru vin, detruu l´ timojn, for masko ĉi! 
- 
-Ho! Jes! Ni daŭre provadas! 
-Surŝnure stumblaj 
-Jes ni grimacas daŭre, jes 
-Kaj ja tio por esti, estos ĝi 
- 
-Ni nur daŭre provos 
-Ni nur daŭre provos 
-Ĝis la fin´ de l´ temp´ 
-Ĝis la fin´ de l´ temp´ 
-Ĝis la fin´ de l´ temp´ 
- 
-===== Sxlosiloj por kantado ===== 
- 
-**Unuan strofon** 
- 
-Unuan verson, la diftonga silabo **sky** en la angla originalo devas koincidi kun la vorto **sun´** en tiu ĉi traduko. 
-Duan verson, la silabo **sea** devas koincidi kun la antaŭlasta silabo en la vorto **frakasanta**. 
-Trian verson, la silabo **star** devas koincidi kun la vorto **stel´**. 
-Kvaran verson, la unua silabo en **crumble** devas koincidi kun la unua silabo en **montoj**. 
- 
-**Refrenon** 
- 
-Duan verson, la du silaboj en **fine line** devas koincidi kun la du silaboj de **stumblaj**. 
-Kvaran verson, la tri silaboj en **just passing** devas koincidi ekzakte kun la tri silaboj en **nur tempon**. 
- 
-**Duan strofon** 
- 
-Duan verson, la silabo **pure** devas koincidi kun la antaŭlasta silabo en **regnigas**. 
-Kvaran verson, la silaboj **and on and on** devas koincidi ekzakte kun la silaboj **sen ĉes´, sen ĉes´**. 
- 
-**Refrenon** 
- 
-La silaboj en **till the end of time** koincidas ekzakte kun **ĝis la fin´ de l´ temp´**. 
- 
-**Tian strofon** (post la interaĵo) 
- 
-Duan verson, la silabo **point** devas koincidi kun la silabo **cel´**. La unua longa silabo en **reason** devas koincidi kun la antaŭlasta silabo en **kial´**. 
-Kvaran verson, la lasta silabo en **yourself** devas koincidi kun la silabo **vin**. 
- 
-**Refrenon** 
- 
-Trian verson, la longa silabo en **keep** devas koincidi kun la antaŭlasta silabo en **grimacas**. 
-Kvaran verson, la du silaboj **will be** estas la tri silaboj **estos ĝi**. 
- 
-===== Duondiro ===== 
-(lauxvorta traduko nekantebla) 
- 
-Dum la suno pendas en la ĉielo kaj la dezerto havas sablon 
-Dum la ondoj frakasiĝas en la maro kaj trovas la teron 
-Dum estas vento kaj steloj kaj ĉielarkoj 
-Ĝis la montoj disfalas ebenaĵe 
- 
-Ho jes! Ni daŭre klopodos! 
-Surpaŝi tiun malgrasan linion 
-Ho ni daŭre klopodos, jes 
-Nur pasigante nian tempon ​ 
- 
-Dum ni vivas laŭ raso, koloro aŭ kredo 
-Dum ni regnas pere de blinda frenezeco kaj nura avareco 
-Niaj vivoj gviditaj de tradicio, superstiĉo,​ falsa religio 
-Tra eonoj kaj plu kaj plu 
- 
-Ho jes! Ni daŭre klopodos! 
-Ho ni surpaŝos tiun malgrasan linion 
-Ho ho ni daŭre klopodos 
-Ĝis la fino de la tempo 
-Ĝis la fino de la tempo 
- 
-(Interaĵo) 
- 
-Tra la malĝojo, ĉio tra nia splendeco 
-Ne ofendiĝu pro mia duondiro 
- 
-Vi povas esti ajne tiel, kiel vi volas 
-Nur metu vin mem en tion, kion vi pensas, ke vi povus esti 
-Liberiĝu laŭ via tempo, liberiĝu, liberiĝu 
-Forlasi vian egoon, liberiĝu, liberiĝu por vi mem 
- 
-Uu, Uu! 
-Se ekzistas ia Dio aŭ iu ajn justeco sub la ĉielo 
-Se estas celo, se estas kialo por vivi aŭ morti 
-Se estas respondoj por la aferoj, kiujn ni endas demandi 
-Elmontru vin mem, detruu niajn timojn, demetu vian maskon 
- 
-Ho jes! Ni daŭre klopodos! 
-He surpaŝi tiun malgrasan linion 
-Jes ni daŭre ridetos, jes 
-Kaj io ajn estonta, ĝi estos 
- 
-Ni nur daŭre klopodos 
-Ni nur daŭre klopodos 
-Ĝis la fino de la tempo 
-Ĝis la fino de la tempo 
-Ĝis la fino de la tempo 
- 
-===== Ligiloj ===== 
- 
-Pri la muzikbando: http://​eo.wikipedia.org/​wiki/​Queen 
- 
-Pri la kanto (nur angle nun): http://​en.wikipedia.org/​wiki/​Innuendo_(song) 
- 
-{{tag>​kanto litero_q litero_d angla Queen}} 
duondiro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)