Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ege_pluvas_falas_gutoj

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Ege pluvas, falas gutoj…

Originala titoloEsik eső sűrű cseppje…
MuzikoHungara kanzono
Muziko kaj tekstoFráter Loránd, Czóbel Minka
TradukisAntono SAMAK
MIDIesik_eso_suru_cseppje.mid

Nun ne venas iu gasto, krudas la vetero.
La mastrino de la ĉardo dormas en kamero.
Ho, jam tiuj eksterleĝaj homoj ne venadas,
Jam finiĝis latrona mond’, tiuj ne vagadas.

Teksto

Ege pluvas, falas gutoj, nuboj jen malhelaj,
Gutoj triste batas ĉardon ĉe la muroj krevaj,
Tra l’ fenestro siblas la vent’, ene pendas lampo,
Ŝanceliĝas sur longa drat’, fulgas jam la flamo.

Nun ne venas iu gasto, krudas la vetero.
La mastrino de la ĉardo dormas en kamero.
Ho, jam tiuj eksterleĝaj homoj ne venadas,
Jam finiĝis latrona mond’, tiuj ne vagadas.

Sed la pordo malfermiĝas, lante ejen paŝas
Griza homo, kiu vere pelitulo ŝajnas.
Al ĉardistin’ jam aŭdiĝas la iamaj frazoj:
Brulu, mastrin’, cent kandeloj,
verŝu el vin’ en cent da pokaloj!

La oldulo nur kriegas, kun hakil-turnadoj:
Brulu, mastrin’, cent kandeloj,
verŝu el vin’ en cent da pokaloj!

Hungara teksto

Esik eső sűrű cseppje, sötét felhők járják,
szomorúan verdesi a betyárcsárda falát.
Tört ablakán süvít a szél, benne ócska lámpa
meg-meginog hosszú drótján, füstös már a lángja.

Ember ide hogy' is jönne ily cudar időben,
a csaplárné is alszik már künn a kármentőben.
Hej, azok a jó magyarok, hogy már nem is járnak,
vége van már, régen vége a betyárvilágnak.

Ámde mégis ajtó nyílik, lassan belép rajta
őszült ember, meglátszik, hogy régi betyárfajta.
A csaplárné is nagyot néz, hogy még egyszer hallja:
„Kocsmárosné, száz szál gyertyát,
száz icce bort ide az asztalra!”

A vén betyár egyre ordít, fokosát forgatja:
„Kocsmárosné, száz szál gyertyát,
száz icce bort ide az asztalra!”

ege_pluvas_falas_gutoj.1588497246.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)