Uzantaj iloj

Retejaj iloj


eklipso_de_mar

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

eklipso_de_mar [19.08.2009 16:41]
manolo ŝanĝita rimarko al piednoto
eklipso_de_mar [04.11.2015 13:55]
Linio 1: Linio 1:
  
- 
-====== Eklipso de mar' ====== 
- 
-^Teksto & Muziko|[[wpeo>​Joaquín SABINA]]| 
-^E-teksto|[[wpeo>​István ERTL]]| 
- 
-* Originala titolo: //Eclipse de mar//. 
- 
-===== Teksto ===== 
- 
-{{ youtube>​small:​aSOFYKue640}} 
- 
-Nun skribas la taggazeto ke ĵus forpasis 
-virino, mia konatin',​ 
-ke perdis sur propra tereno Atlétic ((//​Atlético de Madrid//, futbal-teamo kiun zelotas Joaquín Sabina. Ĝi, pro sia konkurenco kun la potenca //Real Madrid//, fariĝis la teamo de la malpovuloj.)) 
-kaj ke neĝo ekfalis matene en Pariz'​. 
-Ke ŝipplenon da drog' oni trovis 
-ke Fiŝojn kaj Amforojn tre logis 
-la vinagro kaj la gal'. 
-Ke aprobiĝis en l' eŭropa parlamento 
-la eksterleĝigo kompleta de l' sentoj, 
-fiaskis la vakcino je aidoso ​   
-kaj puĉo perturbis la ordon 
-en la luno, kaj fatras'​ plu kaj pli. 
-Sed nenion ja skribis ĵurnaloj hodiaŭ 
-pri ĉi mava pasi' 
-pri ĉi lunda neni' 
-pri l' obscene rumoza saporo 
-de l' haŭto ĉe vi, 
-pri l' odor' je feriaj barakoj 
-de la mateniĝ'​. 
- 
-//​Refreno://​ 
- 
->//Mia kor', lastatempe//​ 
->//la gazetoj ne skribis pri vi,// 
->//nek pri mi.// (x2) 
- 
-Nun diris radio ke retroviĝis 
-morta infan',​ mia iama mi', 
-ke oni pagis amason da mono 
-por iu akvarelo falsa de Dalí 
-ke falegis la borso en la ĉielo, 
-ke strikas sed fikas en Moskvo la putinoj plu 
-ke altiĝis la tajdo 
-ke morgaŭ oni pafos 
-Jesuon el Judeo 
-ke larĝiĝis la tru' de ozono, 
-ke de l' homo de nun originas la simio 
-de l' jaro tri mil. 
-Sed nenion ja diris programoj hodiaŭ 
-pri ĉi eklipso de mar' 
-pri ĉi mortriska far' 
-pri la voĉ' registrita, tremetanta 
-en la telefon'​ 
-pri l' makuloj stampitaj de l' forgeso 
-tra la ŝtof' de l' matrac'​. 
- 
->//​Refreno//​ 
- 
- 
-{{tag>​kanto litero_e barda popo hispana filmo}} 
eklipso_de_mar.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)