Uzantaj iloj

Retejaj iloj


el_goliarda_kantaro

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

el_goliarda_kantaro [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== El goliarda kantaro ======
  
 +^Muziko|[[David TUĤMANOV]]|
 +^Esperanta teksto|[[Svetozar LAŜIN]]|
 +^Esperanta plenumo|?|
 +^Tipo|traduko|
 +^Originala plenumo|[[Igor IVANOV]]|
 +^Originala teksto|[[Lev GINZBURG]]|
 +
 +La rusa originalo estas tre libera adaptaĵo de la latinlingva kanto "​Hospita in Gallia"​ ("En gastama Gaŭlio"​). Ĝi iĝis populara en Sovetunio ĝuste en tiu libere adaptita varianto en 1976 kaj estas vaste konata kaj ŝatata ĝis nun. La kanto temas pri (ne tre lerta) mezepoka studonto en Francio.
 +
 +===== Teksto =====
 + {{ youtube>​0Aq2hXcpkiI}}
 +Fore de nia planed',​
 +En la franca ŝtato,
 +Estos mi en stud-eksped'​
 +En universitato.
 +
 +Senutilas por l' angor'
 +Vortoj ordinaraj,
 +Al vi restas nura plor',
 +Ho amikoj karaj.
 +
 +Premu l' manojn en malĝoj'​
 +Ni kaj diru "​ĝis",​ do
 +Baldaŭ ekos al la voj'
 +Povra sciencisto.
 +
 +>Staras mi kun la remil',​
 +>​Preskaŭ debordiĝas.
 +>Sentas kordoloron mi,
 +>Ege malfeliĉas.
 +
 +>Akvo plaŭdas ĉe l' boat'
 +>Kiel blua bendo.
 +>​Rememoru kun kompat'​
 +>Pri via studento.
 +
 +Vivis ni dum longa temp'
 +En kompreno kuna
 +Kaj fidelaj al ni mem
 +Kaj al ĵur' komuna.
 +
 +Restu vi ĝis tempofin'​
 +Vivaj kaj en sano,
 +Por denove vidu vin
 +Mi, via kompano.
 +
 +Mi revenos kaj por fest'
 +Ĉiujn vin kunportos,
 +Se hazarde pro eksces'​
 +De l' latin' ne mortos,
 +
 +Se ne krevos mia mens'
 +Pro l' antikvaj grekoj
 +Kiuj verkis kun intens'​
 +Por bibliotekoj,​
 +
 +Se la profesoroj ne
 +Murdos min per scioj,
 +Per prelegoj longaj tre
 +Kaj disertacioj,​
 +
 +Se ne portos min al fal'
 +Festoj tro ebriaj,
 +Certe mi revenos al
 +Geamikoj miaj.
 +
 +>Staras mi kun la remil',​
 +>​Preskaŭ debordiĝas.
 +>Sentas kordoloron mi,
 +>Ege malfeliĉas.
 +
 +>Akvo plaŭdas ĉe l' boat'
 +>Kiel blua bendo.
 +>​Rememoru kun kompat'​
 +>Pri via studento...
 +
 +{{tag>​kanto litero_e rusa}}
el_goliarda_kantaro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)