Uzantaj iloj

Retejaj iloj


el_mizero

El Mizero

TekstoMarcelo REDOULEZ
MuzikoNanne KALMA
PlenumasKajto

Teksto

Grizas la domaroj en ĉi kvartalaĉo,
Tro mizera vivo pluas nur sen plaĉo.
Nigre fumas kamentuboj de fabrikoj.
Polvo kovras ĉiujn murojn el terbrikoj.
Tie loĝas familioj nur ministaj,
Kvazaŭsklavaj homoj, ĉiutage tristaj.
La laborkondiĉoj ofte tre danĝeras,
Kaj salajro bezonkostojn ne superas.

Grincas, knaras la malnova, rustoplena balancilo; malaperis ĝia brilo.
Tamen ĝi fieras:
Ĉar transportas ĝi de tero al ĉielo tri geknabojn el infero al mielo -
Amikeco veras.

el_mizero.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)