Uzantaj iloj

Retejaj iloj


el_pueblo_unido_hxamas_sera_vencido

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

El pueblo unido jamás será vencido

Teksto

El pŭeblo unido
Ĥamas' sera' vensido

Ekstaru, kantu vi pri la triumf'
Elmarŝas jam la flag' de unuec'
Kaj venos vi kaj marŝos apud mi
Kajniaj kantoj kaj la flagoj estos nova flor'
La lum' de ruĝa helaŭror'
Heroldas pri alven' de nova viv'
Popolo, marŝu antaŭen al triumf'
Sen dubo venos pli bono en estont'
Por la akir' de vera la feliĉ'
Kaj en brueg' mil voĉoj batalpretaj levas sin
Per kanto pri la liberec'
Kaj venkas jam patrujo pro decid'

Popolo, ĝi nune sin levas batale
Per voĉo giganta “antaŭen!” krianta
El pŭeblo unido
Ĥamas' sera' vensido

Patrujo strebas al popol-kunec'
De nord' al sud' mobiliziĝas ĝi
Ekde minejoj sunaj de la sal'
Ĝis arbaj aroj en la sudo, kune al
Batalo kaj libor' por l' evolu'
Proksimas nun por ĝi estonta glor'
Ekstaru, kantu vi pri la triumf'
Miloble homoj petas pri la ver'
De ŝtalo jen hardita batalrot'
Kun ili nin alvenas la justeco kaj la bon'
Virin' kun fajro kaj insist'
Apudas ŝi ĉe brava laborist'

Popolo, ĝi nune sin levas batale
Per voĉo giganta “antaŭen!” krianta
El pŭeblo unido
Ĥamas' sera' vensido

Eksteraj ligoj

el_pueblo_unido_hxamas_sera_vencido.1174392901.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)