Uzantaj iloj

Retejaj iloj


en_danc

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

en_danc [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== En danc’ ======
  
 +^Muziko|[[Aleksandr VASILJEV]]|
 +^Esperanta teksto|[[Svetozar LAŜIN]]|
 +^Esperanta plenumo|?|
 +^Tipo|traduko|
 +^Originala plenumo|[[Splean]]|
 +^Originala teksto|[[Aleksandr VASILJEV]]|
 +
 +Iom libera traduko de la kanto "​Tancuj!"​ ("​Dancu!"​) el la albumo "​Rezonans"​ (2014) de la sanktpeterburga grupo Splean.
 +
 +===== Teksto =====
 +
 +La ondo al la bordo iras,
 +La ondo glitas kaj deliras,
 +Kaj kvazaŭ pluvas la stelaro,
 +L' ursin' kiel renversa ĉaro.
 +
 +La kapon mastras anarkio,
 +Kaj kun botelo da viskio
 +La maron kune ni admiras,
 +La ondo glitas kaj deliras,
 +
 +Ni tretas sablon piednude,
 +Ne estas homoj ĉi-apude,
 +Per glutoj tempon ni mezuras,
 +Io nin gluas, ligas, ŝnuras,
 +
 +Kaj al la bordo ondo iras,
 +La ondo glitas kaj deliras,
 +Kaj kvazaŭ pluvas la stelaro,
 +L' ursin' kiel renversa ĉaro.
 +
 +//​Refreno://​
 +>Post plia glut' ekflamas ni,
 +>Unu du tri,
 +>Jen estas nia lasta ŝanc'​.
 +>La mondon for, plenu l' anim'
 +>Je mia ritm'
 +>En danc' en danc'
 +>en danc' en danc'
 +>en danc' en danc'
 +
 +Ni sentis strange tiun logon,
 +Ĉu glutis ni la saman drogon?
 +Nun ni englutas la viskion,
 +Ekhavas mensan anarkion,
 +
 +Ni tretas sablon piednude,
 +Ne estas homoj ĉi-apude,
 +La maron kune ni admiras,
 +La ondo glitas kaj deliras,
 +
 +Mi volas por eterno sveni
 +Aŭ fornavigi, ne reveni,
 +Aŭ nur reveni se ni duos,
 +Kun vi neniam mi enuos,
 +
 +Kun vi mi tute ne enuas
 +Kaj la ĉirkaŭon plene ĝuas,
 +Sen placoj, vicoj kaj stacioj,
 +Sen ĉiuj ci-vi-li-za-cioj...
 +
 +//Refreno//
 +
 +En danc' — la ondo borden iras,
 +La ondo glitas kaj deliras,
 +En danc' — kaj pluvas la stelaro,
 +L' ursin' kiel renversa ĉaro,
 +
 +En danc' — kaj pensa anarkio,
 +Donu botelon da viskio,
 +Donu botelon da veneno,
 +Kaj ĉio plia nin ne ĝenu,
 +
 +Kaj ĉio plia forfikiĝas,​
 +Ni pro viskio nun vertiĝas,
 +Monda sufok' ne plu vizitas,
 +La ĉaro ne plu renversitas,​
 +
 +Denove donu la viskion,
 +Kaj jes vi legas penson mian,
 +Kaj kvazaŭ pluvas la stelaro,
 +L' ursin' kiel renversa ĉaro.
 +
 +//Refreno//
 +
 +===== Eksteraj ligoj =====
 +
 +* https://​www.youtube.com/​watch?​v=vm8vRgEomFE — la originala kanto
 +
 +
 +{{tag>​kanto litero_e rusa}}
en_danc.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)