Uzantaj iloj

Retejaj iloj


en_danc

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

En danc’

MuzikoAleksandr VASILJEV
Esperanta tekstoSvetozar LAŜIN
Esperanta plenumo?
Tipotraduko
Originala plenumoSplean
Originala tekstoAleksandr VASILJEV

Iom libera traduko de la kanto “Tancuj!” (“Dancu!”) el la albumo “Rezonans” (2014) de la sanktpeterburga grupo Splean.

Teksto

La ondo al la bordo iras,
La ondo glitas kaj deliras,
Kaj kvazaŭ pluvas la stelaro,
L' ursin' kiel renversa ĉaro.

La kapon mastras anarkio,
Kaj kun botelo da viskio
La maron kune ni admiras,
La ondo glitas kaj deliras,

Ni tretas sablon piednude,
Ne estas homoj ĉi-apude,
Per glutoj tempon ni mezuras,
Io nin gluas, ligas, ŝnuras,

Kaj al la bordo ondo iras,
La ondo glitas kaj deliras,
Kaj kvazaŭ pluvas la stelaro,
L' ursin' kiel renversa ĉaro.

Refreno:

Post plia glut' ekflamas ni,
Unu du tri,
Jen estas nia lasta ŝanc'.
La mondon for, plenu l' anim'
Je mia ritm'
En danc' en danc'
en danc' en danc'
en danc' en danc'

Ni sentis strange tiun logon,
Ĉu glutis ni la saman drogon?
Nun ni englutas la viskion,
Ekhavas mensan anarkion,

Ni tretas sablon piednude,
Ne estas homoj ĉi-apude,
La maron kune ni admiras,
La ondo glitas kaj deliras,

Mi volas por eterno sveni
Aŭ fornavigi, ne reveni,
Aŭ nur reveni se ni duos,
Kun vi neniam mi enuos,

Kun vi mi tute ne enuas
Kaj la ĉirkaŭon plene ĝuas,
Sen placoj, vicoj kaj stacioj,
Sen ĉiuj ci-vi-li-za-cioj…

Refreno

En danc' — la ondo borden iras,
La ondo glitas kaj deliras,
En danc' — kaj pluvas la stelaro,
L' ursin' kiel renversa ĉaro,

En danc' — kaj pensa anarkio,
Donu botelon da viskio,
Donu botelon da veneno,
Kaj ĉio plia nin ne ĝenu,

Kaj ĉio plia forfikiĝas,
Ni pro viskio nun vertiĝas,
Monda sufok' ne plu vizitas,
La ĉaro ne plu renversitas,

Denove donu la viskion,
Kaj jes vi legas penson mian,
Kaj kvazaŭ pluvas la stelaro,
L' ursin' kiel renversa ĉaro.

Refreno

Eksteraj ligoj

en_danc.1505570575.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)