Uzantaj iloj

Retejaj iloj


en_kacx

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

En Kacx

Kantas Team, Jursa - Martinelli

Teksto

Jen
en kaĉ'
mi troviĝas
pro la am'.
Jen
en kaĉ'
revirtiĝas
Donĵuan'.

Ne malgranda flirto,
artefajraĵ',
sed animenvolva
realaĵ'.

Refreno:

Kaŝ'
ne plu eblas jam
rekte al amo
kuras la kor'.
En ŝia man'
nestas mi, infan'…
El ĉi dramo
tiru min for!
Kamarad',
el kaĉ'!

Maleblas fuŝ'
jam nun
ŝi tro belas,
kamarad'.
Ĉarm'
sur la buŝ'
venkas la koron
pli ol spad'…

Ĉu ŝi telefonos
nun al mi?
Min mortigas la
melankoli'…

Refreno
en_kacx.1172566581.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)