Uzantaj iloj

Retejaj iloj


en_la_arbaro

En la arbaro

MuzikoS. K. Nielsen
Teksto:H. C. Andersen
Tipotraduko
Origia tekstoNomo FAMILINOMO

Teksto

Ho, kiel bela la arbar',
kuk-kuk, kuk-kuk, falera,
kun hela, verda foliar',
Kuk-kuk, kuk-kuk, falera.
La Junular' en amebri'
promenas ofte tie ĉi.
/: Kuk-kuk, kuk-kuk, falera. :/

En luna brilo iras ni,
kuk-kuk, kuk-kuk, falera,
kaj ankaŭ sub la sunradi',
kuk-kuk, kuk-kuk, falera.
De la kukol' ekscias vi,
ĉu pli da kisoj havos vi.
/: Kuk-kuk, kuk-kuk, falera, :/

Nur pensu pri gajec' kaj ĝoj',
kuk-kuk, kuk-kuk, falera,
kaj iru laŭ la hela voj'.
Kuk-kuk, kuk-kuk, falera.
Kaj la kukolo kantas pri
la amo inter li kaj ŝi.
/: Kuk-kuk, kuk-kuk, falera. :/

en_la_arbaro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)