Uzantaj iloj

Retejaj iloj


en_la_granda_urbo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

En la granda urbo

Teksto/MuzikoKlára MIKOLA - László (Laca) GARAMVÖLGYI
KantasMikola - Garamvölgyi

Teksto

En la granda urbo ĉiuj homoj kuras,
per rubaĵ-paperoj nur la vento ludas,
juna kaj maljuna senride paŝas,
skulptura vizaĝo, vi kiun kaŝas?

Ne plu estas modo montri vian senton,
ne plu decas doni al homoj atenton,
buŝon, nazon teni estas la vizaĝo —
kial vi ridetas, ĉu foriris via saĝo?

Ne, ne akceptas mi tiun mondon,
mi iras serĉi amikan rondon,
venu kun mi, se vi tion volas,
hodiaŭ ni pri amo parolas!

La aŭtoj amasas surstrate, kaj vi tusas,
eĉ por ducent metroj pro tio vi buson uzas,
se dum kelkaj tagoj tute ne ventas,
la fumo kiel nubo, minace densas.

Ne, ne akceptas mi tiun mondon,
mi volas gardi la puran fonton,
venu kun mi, se vi tion volas,
hodiaŭ ni biciklon ŝoforas!

Ne, ne akceptas mi tiun mondon,
mi iras serĉi amikan rondon,
por montri al ili mian senton,
kaj kune gardi la puran fonton.

en_la_granda_urbo.1265674328.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)