Uzantaj iloj

Retejaj iloj


en_la_lito

En la lito

MuzikoJohannes Brahms
Esperanta tekstoSimon Joris IJsselstein
Tipotraduko

Teksto

Mia eta infan',
Kiel rave vi dormas.
Kaj trankvile pro san'
Kaj pro pac' kuŝas vi.
Sonĝu dolĉe homet',
Pri patrin' kaj pri mi.

Mia eta infan',
Flanke de vi ja kuŝas,
Patrineto, kies man'
En la dorm' serĉas vin.
Edzinet', infanet',
Sonĝu ambaŭ pri mi.

Bonan nokton, viret',
En la brilpura lito.
Bonan nokton, edzinet',
Kiel amas mi vin.
Edzinet', infanet',
Restu ĉiam ĉe mi.

en_la_lito.txt · Lastaj ŝanĝoj: 02.02.2024 11:24 de albrecht