Uzantaj iloj

Retejaj iloj


en_la_pluvo

En la pluvo

Teksto/MuzikoAnna SUTORIUS
E-tekstoPaul BENNEMANN
Origina titoloOder moeders paraplu

Teksto

Sub de l’patrino pluvombrel’
marŝis du infanetoj,
Hanneke kaj Janneke,
intimaj amiketoj.
/:Kaj la ŝuoj faris klik-klak-klik,
kaj la pluvo faris tik-tak-tik
sur de l’patrinombrel’.:/

Kaj venis „Jan la Vent’”, kaj ĝi
tre vigle tuj sin movis;
Petole ĝi la pluvon en
iliajn buŝojn blovis.
/:Ĝi tiris per fortega pen’;
malsupren, supren dancis jen
patrina la ombrel’.:/

Sed Hanneke kaj Janneke
estis saĝuletoj,
la pluvomrelon tenis tuj
per ambaŭ la manetoj.
/:Ili gaje ridis: „Hi-ha-hi!
Ne, Jan! Ĝi restos nur ĉe ni,
patrina la ombrel’!”:/

en_la_pluvo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)