Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

en_la_spegulo [04.11.2015 14:01] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== En La Spegulo ======
 +// Kantas [[Persone]],​ muziko & teksto: Martin//
 +
 +===== Teksto =====
 +
 +Amiko mia lacas, sed sekretas la kial'
 +Li ploras dum la nokto, cerbumas dum la tag'
 +Li tenas la rideton cxiutage en labor'
 +Kaj diras al neniu pri la sent' en sia kor'
 +
 +Sed en la dormocxambro rigardante al spegul'​
 +Li vidas la profundon de la tim' en la okul'
 +
 +Helpu min, mi volas for de tiu sento
 +Vidu min, mi staras sola tie cxi
 +Respondu min, cxu iam venos la momento
 +kiam mi vidas la bluan cxielon super mi
 +
 +Li sidas en silento, apud li senhoma segx'
 +Li rigardas trafenestre al la falanta negx'
 +La vivo ne sxangxigxas,​ gxi persiste iras plu
 +Ondante tra la tempo kun impet' en sia flu'
 +
 +Sed iam li ecx kredis, ke li venis al la fin'
 +Kiam ploris li felicxe en la brakoj de knabin'​
 +
 +Li kuras sur la stratoj lumigataj de la lun'
 +La pensoj cxirkauxflugas kiel pigoj en auxtun'​
 +Cxu devas mi mensogi aux rakonti pri la ver'
 +Cxu mi agu laux la sentoj, cxu mi fajfu pri fier'
 +
 +Sed kion ajn mi faras, tamen samas la efik'
 +Ke cxiukaze faros mi malbonon al amik'
 +
 +Helpu min...
 +
 +{{tag>​litero_e kanto}}
  
  • en_la_spegulo.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:01
  • (ekstera redakto)