Uzantaj iloj

Retejaj iloj


en_roz-odoro

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

En roz-odoro

Muzikoprinco Gustavo de Svedio
Esperanta tekstoKal VANSELOW
Tipotraduko

Teksto

En roz-odoro sub stelar-sereno,
En paca tiu ĉi vesper-trankvil',
En reva horo, dum el flor-ĝardeno
Aŭdiĝas nur la najtingala tril',

En tiu ĉi ravega rond'
Forgesu pri la tuta mond',
Pri ĉiu kor-ĉagreno.

Ne plu bezonas ni demandi, kie
Sin la feliĉo kaŝas sur la ter'.
Kun kor' ĉe koro trovu nin ĉi tie
En roz-odor' la nokto de somer',

Por ke ni en reviga rond'
Forgesu pri la tuta mond',
Pro feliĉeg' ebrie.
en_roz-odoro.1367531503.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)