Uzantaj iloj

Retejaj iloj


en_tendar

En tendar'

E-tekstoI. Gudonyte kaj V. Banaitis
MIDIen_tendar.mid

Laŭ melodio el usona filmo “Kabano de onklo Tom”.
Teksto de J.Gudonite kaj V.Banaitis
Estas menciata ĉiutendara rito: dum tiel nomata “Festo de Neptuno” oni perforte banigas en rivero ĉiujn krokodilemulojn.
La kanto apartenas al la plej konataj kaj popularaj.

Teksto

Am
Iris ni al lago en arbar',
Dm E7
en arbar', en arbar',
Am
Partoprenas ni en la tendar',
E7 Am
Nur dek tagojn havas ni.
Ludas dum vespero la gitar',
la gitar', la gitar',
venis nur aktiva junular',
gajan kanton kantas ni!

Refreno:

F G7 C
Tondru, nia kant',
E7 Am
nia kant', nia kant',
F G7C
Kant' pri Esperant',
E7 Am
Esperanta kant'.

Sidas ni en la amika rond', nia rond', nia rond',
ankaŭ kun la tuta vasta mond'
amikiĝi volas ni.
Sed pro unu krokodila vort',
aĉa vort', aĉa vort',
ni vin punos je terura sort' -
bano sen ceremoni'.

Refreno

Staras gaja ronko en tendar', en tendar', en tendar',
sonas ŝmacaj kisoj en arbar' -
venis por praktiko ni.
Ĝis revido, kara amikar', amikar', amikar',
kun plezuro en venonta jar'
ĉion ĉi ripetos ni.

Refreno

Posxtelefone

  • Ericsson: CD -dd -dfggpGpppffpFpppggpGf -ddCD -dd -dfggpGp -dfGF -DDCpppppp +Cpp+Dpp -a -ap -Appp - g -gp -Gppp -a -ap -Appp+Cpp+Dpp -a -ap -ApppGF -DDCpp
  • Nokia: 8c2 8d2 16.#d2 32d2 16#d2 16f2 16g2 16g2 16- 8g2 16- 16- 16- 16f2 16f2 16- 8f2 16- 16- 16- 16g2 16g2 16- 8g2 16f2 16#d2 16d2 8c2 8d2 16.#d2 32d2 16#d2 16f2 16g2 16g2 16- 8g2 16- 16#d2 16f2 8g2 8f2 8#d2 8d2 4c2 4- 4c3 4d3 16#a2 16#a2 16- 8#a2 16- 8- 16#g2 16#g2 16- 8#g2 16- 8- 16#a2 16#a2 16- 8#a2 16- 8- 4c3 4d3 16#a2 16#a2 16- 8#a2 16- 8- 8g2 8f2 8#d2 8d2 4c2
  • Siemens: C3(1/8) D3(1/8) Dis3(1/16.) D3(1/32) Dis3(1/16) F3(1/16) G3(1/16) G3(1/16) P(1/16) G3(1/8) P(1/16) P(1/16) P(1/16) F3(1/16) F3(1/16) P(1/16) F3(1/8) P(1/16) P(1/16) P(1/16) G3(1/16) G3(1/16) P(1/16) G3(1/8) F3(1/16) Dis3(1/16) D3(1/16) C3(1/8) D3(1/8) Dis3(1/16.) D3(1/32) Dis3(1/16) F3(1/16) G3(1/16) G3(1/16) P(1/16) G3(1/8) P(1/16) Dis3(1/16) F3(1/16) G3(1/8) F3(1/8) Dis3(1/8) D3(1/8) C3(1/4) P(1/4)
en_tendar.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)