Uzantaj iloj

Retejaj iloj


engelbrekt

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Engelbrekt

Esperanta tekstoG. O. KARLSSON
Tipotraduko
Originala plenumoI gamla, döende jätteekar

Teksto

Kverkar' giganta! De temp' pasinta
staradas vi.
Pri sangbatal', kiun vi vidinta,
nun pensas mi.
/: Trankvila estas la region',
sed nikso ludas en plenda ton'. :/

Noktmeze, kiam la herboj teraj
kliniĝas, jen!
pro la blovetoj, la dolĉ-someraj,
ĉe Jelmaren,
/: la tero ĝemas en dormaspekt',
la vento flustras pri Engelbrekt. :/

Vivago lia, la grandanimo,
la vira sent'
ankoraŭ vivas en altestimo
ĉe nia gent'.
/: Sed en la pens': “Kiel mortis li?”
sin miksas ĉiam melankoli'. :/

engelbrekt.1367162191.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)