Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | Freddie Mercury |
---|---|
Esperanta teksto | Rogier Huurman kaj Gunnar FISCHER |
Esperanta plenumo | La VIPoj |
Tipo | nova teksto |
Originala plenumo | Queen (Bohemian Rhapsody) |
La ideo venis dum vizito de trinkejo en Berlino post la 4a Junulara E-Semajno (JES). La grupo finverkis kaj unue prezentis la kanton dum la Internacia Junulara Festivalo (IJF) dum pasko 2013 kaj la sekvan fojon dum la Somera Esperanto-Studado (SES) en julio 2013.
Jen Esperanto,
Mi ĵus ekstudis ĝin,
Nur komencanto
kaj nun ĉio konfuzas min.
Iro al klub’
nur avoj en grup’ krom mi
Kiel vi fartas?
Kiam eklernis vi?
(li) estas freŝa ul', freŝa ĝoj’
nova hom', nova voj’
Ĉu estas en la mondo
juna parolanto por mi,
por mi
Panjo, pardonu min,
nun mi venas kun konfes’
ke mi iros al kongres’
Panjo, ĝi ne estas sekt’
ĝi nur okupas ĉiun tempon ajn
Panjo, uuu, mi bedaŭras pro dolor'
sed baldaŭ iros for la karavano
per la trajn’, per la trajn’, al (tre) ekzotikaj landoj
FESTO1), unua foj’,
la Bambo ravis min
ĝis la nokto, noktofin’
Novan amikaron ekhavis mi
sed nun mi devas ĝisi ilin jam
Panjo, uuu, min turmentas PRS2) (ie en la mondo)
mi ne revolas al normala vivo’
Iu petis min: ĉu vi volas helpi nin?
Kial ne, kial ne, mi vin helpos volonte
parto de teamo
helpu kaj reklamu nin
Volontulo, volontulo, volontulo, volontulo,
Volontulo en C.O.3)
kaj IJKooo4)
En Roterdamo
helpas mi al TEJO5)
En Roterdamo
en eta ĉambro
inter la ŝran
koj kaj preskaŭ sen pag'
IJK kaj UK6)
ĉie helpas mi
Sufiĉas – ne!
ni volas pli de vi
lasu min
Sufiĉas
ni volas pli de vi
lasu min
Sufiĉas
ni volas pli de vi
lasu min
Volas pli de vi
lasu min
ĉiam pli de vi
lasu min
pli de viiii
Ne, ne, ne, ne, ne, ne, ne
Ho estraranoj, estraranoj
estraranoj lasu min
Kabei nun estus vere inda paŝ' por mi – por mi – por mi
La juneco ne ĉesas post trideka jar'
Vi bezonas la sperton de mi, stultular'
Ho, TEJO
Ne elĵetu min, TEJO
Sen mia sci'
Vi ne sukcesos sen mi
(Ho jes,
ho jes.)
Hejme en la klubo
mia histori'
Servas kiel lulo
al la nova ulo
ĉe ni
(ie en la mondo)