Uzantaj iloj

Retejaj iloj


esperanto

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Esperanto

Komponis Rainer Conrad

Kantis Karin Rossow

La kanto troviĝas en elsendo de Radio 3ZZZ, 2004-11-29 & -151; MP3-dosiero ĉe http://radioarkivo.org/vidu.php/1553

Teksto

Mi rakontu pri vojaĝo
Dum jaroj tra la tuta mond'
Kien iri? Mi ne sciis
Mi estis nur vagabond'

Nur unufoje mi volis foriri
Vidi la tuton del homar'
en certaj horoj venis problemoj
La vortoj mankis, mankis klar'

Voĉon de afabla vir'
Mi aŭdis, kaj jen inspir'

Esperanto, Esperanto
La lingvo estu ĝi
Por homa famili'
Esperanto, Esperanto
Jen ĉie helpa man'
Amika akompan'

Mia vivo
Je fluis nun en harmoni'
Kompreniĝo
Plej bona il' por vi kaj mi

Post reven'
Amikojn ĉie havas mi
Ili vokas min el nord' kaj sud'
Pri Esperanto pravas mi

Mi memoras la voĉon de la vir'
Mian vivon ŝanĝis li, respondis al sopir'

Esperanto, Esperanto
La lingvo estu ĝi
Por homa famili'
Esperanto, Esperanto
Jen ĉie helpa man'
Amika akompan'

esperanto.1363796760.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)