Uzantaj iloj

Retejaj iloj


esperanto_-_la_lingvo_de_europo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Esperanto — la lingvo por Eŭropo

AŭtoroMatthias BEHLERT
MIDIesperanto_la_lingvo_por_euxropo.mid

Teksto

Alproksimiĝas en Eŭropo la popoloj,
unuafoje ja laŭ siaj propraj voloj,
tamen komence de ekinta ĵus jarmilo
ankoraŭ mankas bona interkomprenilo.

Sed ekkonsciu, homoj, vi kaj registaroj,
ke tiu lingvo vivas jam de multaj jaroj
kaj kredas jam nuntempe eĉ milionopo,
ke Esperanto estas lingvo por Eŭropo.

Se pli kaj pli da eŭropanoj ekparolos
en Esperanto, do neŭtralan lingvon volos,
delonge tiu blovetanta nova vento
blovegos baldaŭ tra la tuta kontinento.

esperanto_-_la_lingvo_de_europo.1300920320.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)