Uzantaj iloj

Retejaj iloj


esperantujo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Esperantujo

MuzikoF. de Menil
E-tekstoMarie Hankel 1907

Noto: la teksto sen muziknotoj estas en Sableroj, kajero n-ro IIa/IVa de Eldonejo Germana Esperanto-Librejo, Leipzig 1911.

Teksto

Mi ion deziras, mi havas demandon,
Mi serĉas ian tre belan landon!
Landon kun por mi florantaj floroj,
Kie varmege batas la koroj.

Ho lando belega, ĉu vi ekzistas?
Sur nia tero, kie vi troviĝas?
Lando, varmege deziregata,
Kie vi estas, ho mia amata?

La via demando mo scias respondon:
Amikaj koroj plenigas la mondon,
Lando floranta jam estas trovata,
Esperantujo ĝi estas nomata.

esperantujo.1446642076.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)