Uzantaj iloj

Retejaj iloj


estas_vi_mia_viv

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Estas vi mia viv' (Sei la vita mia)

MuzikoL. PATRUNO - A. LEONE - C. NOTO
Esperanta tekstoRoberto PIGRO
Esperanta plenumoAntonio BOSCO
Tipotraduko / adapto
Originala plenumoMario ROSINI
Originala tekstoL. PATRUNO - L. RANA - G. GIORGILLI

Teksto

Estas granda plezur'
Kiam mi venas al vi,
Atendante ke aperu l' maro
Kiu daŭrigas nin disigi kaj
En la aero sentas mi aferon
Pri kiu povas diri mi nenion
Estas fakte neniu vorto
Por priskribi ĉi tiun amon mian
Por vi …

… kiu observas min nun
Per rigardo nekredeble dolĉa
Dum mi venas sidi ĉe via flank'
Dum mia koro spertas emocion
Grandan ene de mia tuta anim'
Estas fakte neniu vorto
Por priskribi ĉi tiun amon mian.

Refreno
Estas vi mia viv'
Estas vi mia viv'
Mi estas voĉo sena je parolo
Kiam forestas vi
Mi estas frukto for de l' propra arb'
Iu boato sen sia fiŝkaptisto
Estas fakte neniu vorto
Por priskribi ĉi tiun amon mian por vi.

Tre malgajas la tag'
De refoja elvetur'
Temas pri doloro neeltenebla
Kiu ne igas min priplori jam
Ĉar cetere veras, ke la amo
Igas min lasi la animon tie
Estas fakte neniu vorto
Por priskribi ĉi tiun amon mian.

Refreno
Estas vi mia viv'
Estas vi mia viv'
Mi estus tero arida kaj sableca
Se forestus vi
Mi estus polvo en la vento, kiu
Simple flugas sen deziri ion.

Estas fakte neniu vorto
por priskribi ĉi tiun amon mian.

Refreno
Estas vi mia viv'
Estas vi mia viv'
Mi estus tero arida kaj sableca
Se forestus vi
Mi estus polvo en la vento, kiu
Simple flugas sen deziri ion.

Jen klarigo plej preciza
por priskribi ĉi tiun amon mian
por vi.
Jen klarigo plej preciza
por priskribi ĉi tiun amon mian
por vi.

estas_vi_mia_viv.1449607446.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)