Uzantaj iloj

Retejaj iloj


estis_danc_sur_la_vojo

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

estis_danc_sur_la_vojo [04.11.2015 14:00]
estis_danc_sur_la_vojo [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Estis danc' sur la vojo ======
  
 +^Esperanta teksto|[[G. O. KARLSSON]]|
 +^Tipo|traduko|
 +^Originala titolo|Det var dans bort i vägen|
 +
 +===== Teksto =====
 +
 +
 +Estís danc' sur la vojo sabate vespere
 +kaj ludado, ridado plej gajmaniere,
 +estis ho! estis hop! estis hej!
 +Nils Utterman, gaja popolmuzikanto,​
 +kun tirharmonik',​ cxe la grandvojarando
 +li sidis. Ho, du—de—li—dej!
 +
 +Estis Bolla, la brava vílagxa knabino.
 +Belulino sxi estas, sed ne ricxulino,
 +tamen plena de gaja humor'​.
 +Estis Kersti obstina, vaganta, malmilda,
 +estis Finn-baka-Brita,​ Karinjo kaj Tilda
 +kaj Maja, fiera en kor'.
 +
 +Estis Peter en Topsta kaj Gusten montano.
 +Jen du knaboj kun viglo kaj forto en mano
 +por eklevi knabinon al nub'!
 +Estis Flaksraan sur Torpo kaj Niklas, kunulo,
 +kaj rekruto Pistolo kaj Hög-valt-servulo
 +kaj Karlo, la rugxvanga bub'.
 +
 +Kiel arde sin movis la danc'​-kavalkado!
 +Akridece aspektis la Rejlandsaltado,​
 +klakis botoj kun forto al sxton'​.
 +Kaj la baskoj, la antauxtuketoj flirtadis,
 +kaj la jupoj svingigxis, harligoj flugadis
 +dum tirharmonika reson'​.
 +
 +Inter alnoj, betuloj, avelarbetaro
 +estis flustra babilo kaj sxerc-murmuraro
 +inter homoj, plenplenaj de gxoj'.
 +Jen rigardu! Ja cxie amumo, ludado,
 +sub densaj brancxetoj ja nur karesado;
 +por amo nur estas la voj'.
 +
 +Super kampoj milnombra stelaro briladis,
 +kaj la brilon argxenta surfac'​ reflektadis
 +de la lago cxe l' verda arbar'​.
 +Venis bona odor' de la kamp-trifolio,​
 +kaj la fruktoj rezinaj de pino, abio
 +parfumadis al tuta kampar'​.
 +
 +Akompanis subite la vulpo kriante,
 +kaj la gufo kriegis "u hu" timigante,
 +sed neniun impresis la kri'.
 +Kaj "u hu" nun resonis de Kapra monteto,
 +kaj responde al luda-du-du-de-li-de-to
 +venis du-de-li-du-de-li-di.
 +
 +
 +{{tag>​kanto litero_e sveda}}
estis_danc_sur_la_vojo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)