Uzantaj iloj

Retejaj iloj


estis_danc_sur_la_vojo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Estis danc' sur la vojo

Esperanta tekstoG. O. KARLSSON
Tipotraduko
Originala titoloDet var dans bort i vägen

Teksto

Estís danc' sur la vojo sabate vespere
kaj ludado, ridado plej gajmaniere,
estis ho! estis hop! estis hej!
Nils Utterman, gaja popolmuzikanto,
kun tirharmonik', ĉe la grandvojarando
li sidis. Ho, du—de—li—dej!

Estis Bolla, la brava vílaĝa knabino.
Belulino ŝi estas, sed ne riĉulino,
tamen plena de gaja humor'.
Estis Kersti obstina, vaganta, malmilda,
estis Finn-baka-Brita, Karinjo kaj Tilda
kaj Maja, fiera en kor'.

Estis Peter en Topsta kaj Gusten montano.
Jen du knaboj kun viglo kaj forto en mano
por eklevi knabinon al nub'!
Estis Flaksraan sur Torpo kaj Niklas, kunulo,
kaj rekruto Pistolo kaj Hög-valt-servulo
kaj Karlo, la ruĝvanga bub'.

Kiel arde sin movis la danc'-kavalkado!
Akridece aspektis la Rejlandsaltado,
klakis botoj kun forto al ŝton'.
Kaj la baskoj, la antaŭtuketoj flirtadis,
kaj la jupoj svingiĝis, harligoj flugadis
dum tirharmonika reson'.

Inter alnoj, betuloj, avelarbetaro
estis flustra babilo kaj ŝerc-murmuraro
inter homoj, plenplenaj de ĝoj'.
Jen rigardu! Ja ĉie amumo, ludado,
sub densaj branĉetoj ja nur karesado;
por amo nur estas la voj'.

Super kampoj milnombra stelaro briladis,
kaj la brilon arĝenta surfac' reflektadis
de la lago ĉe l' verda arbar'.
Venis bona odor' de la kamp-trifolio,
kaj la fruktoj rezinaj de pino, abio
parfumadis al tuta kampar'.

Akompanis subite la vulpo kriante,
kaj la gufo kriegis “u hu” timigante,
sed neniun impresis la kri'.
Kaj “u hu” nun resonis de Kapra monteto,
kaj responde al luda-du-du-de-li-de-to
venis du-de-li-du-de-li-di.

estis_danc_sur_la_vojo.1367162382.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)