Uzantaj iloj

Retejaj iloj


estu_cxiam_la_suno

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Estu ĉiam la suno

MuzikoA. Ostrovskij
TekstoL. Oŝanin
E-tekstoK. Gusev
MIDIestu_cxiam_la_suno.mid

Estas kanto, verkita dum soveta periodo en Rusio. Iam tre konata infana kanto, kiun kantis en infanĝardenoj kaj mezlernejoj ĉiu infano en Sovetio.

Teksto

Suno kaj bel'
de la ĉiel' -
jen la pentraĵo de knabo.
Pentris li mem -
eta ĝojul'.
Skribis li mem
en angul':

Refreno:

“Estu ĉiam la suno,
estu ĉiam ĉielo,
estu ĉiam patrino,
estu ĉiam mi mem!”

Kara amik',
bona amik,
tiel ni volas la pacon!
En ĉiu hor'
kun la fervor'
firme ripetas la kor':

Refreno

Foru alarm',
bruo de arm',
kiu timigas la homojn.
Kronu nin nur
varma lazur'.
Diru ni pri la futur':

Refreno

Kontraŭ perfid',
kontraŭ milit'
por niaj knaboj ekstaru:
Suno kaj bon'
por ĉiu dom' -
tiel ordonas la hom'!

Refreno
estu_cxiam_la_suno.1288310655.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)