Uzantaj iloj

Retejaj iloj


estu_vi_bonvena

Estu vi bonvena

KantasAkordo
Esperanta tekstoRoel HAVEMAN
Tipotraduko

Teksto

Estu vi bonvena, kara Di-Sinjor'.
Vi venas el altego, de tiel for.
Estu vi bonvena el la alto de l' ĉiel'.
Tie ĉi sur tero unikas via bel'.

Kompatu nin.

“Kristo, nun kompatu”, kantu ni al Reĝ'.
Komencu ĉiujn kantojn per tiu preĝ'.
Kristo ĵus naskiĝis en la sankta nokta hor',
El virgino pura, merita je honor'.

Kompatu nin.

La paŝtistoj aŭdis per tutnova kant'
Pri la naskiĝo ĵusa de la Savant'.
Sekvu tiun vojon kondukantan al destin':
Urbo Bet-Leĥemo, Jesua origin'.

Kompatu nin.

Eksteraj ligoj

estu_vi_bonvena.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)