Uzantaj iloj

Retejaj iloj


eta_estas_mia_domo

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

eta_estas_mia_domo [04.11.2015 13:56]
eta_estas_mia_domo [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Eta estas mia domo ======
 +
 +^Auxtoro|Christian Jakob Wagenseil|
 +^E-teksto|[[wpeo>​Ferdinand Pfeil]]|
 +^Origina titolo|Arm und klein ist meine Hütte|
 +
 +
 +
 +===== Teksto =====
 +
 +
 +
 +
 +Eta estas mia domo,
 +En gxi logxas harmoni',​
 +Kaj kontenta cxiu homo,
 +Kies hejmo tie cxi.
 +Amo logxas en la muroj,
 +De l’felicxo bela kron';
 +Mi envias pro purpuroj
 +Ecx ne regxojn sur la tron'.
 +
 +Kam min dorlotas kore
 +Edzineto, sxi angxel',​
 +Kaj ni sxercas bonhumore:
 +Jen parteto de l' cxiel’.
 +En plezuro plej intima
 +Luno nur rigardas nin.
 +Ho felicxo, vi senlima!
 +Bona Di', mi dankas vin!
 +
 +Dolcxa amomelodio
 +Dum vespero ravis nin,
 +Je l’unua sunradio
 +Per kiset' sxi vekas min.
 +Matenhor'​ valoras oron!
 +Do, kun nova vivogxoj',​
 +Ni komencas la laboron
 +Sur modesta nia voj’.
 +
 +Bele scias sxi rakonti
 +Pri plej dolcxa tera bon’,
 +Cxiu homo devus honti,
 +Kiu zorgas nur pri mon’,
 +Eta estas mia domo,
 +En gxi logxas harmoni'​.
 +Kontentecon nur, vi homo,
 +Pregxu de l' helpema Di'!
 +
 +{{tag>​kanto litero_e germana}}