Uzantaj iloj

Retejaj iloj


eta_pura_klara_font

Eta, pura, klara font'

MuzikoNomo FAMILINOMO
Esperanta tekstoP. Th. Justesen
Tipotraduko
Originala titoloLille Kilde klar og ren
Originala tekstoMarinus Berup

Teksto

Eta, pura, klara font'!
Babiletas via ond'.
Saltetante kuras vi.
Milde ridas vi al mi.

Eta, freŝa riveret' !
— Jen! Ekbrilas ja fiŝet'! —
Kune kun dudek aŭ pli
riveregon kreos vi.

Riverego, ŝipportul'!
Vi fariĝu radmovul'.
Vi laboru por homar'
rapidante al la mar',

Granda mar'! Post longa voj'
vidos vin la font' kun ĝoj'.
Eta fonto! Vi kaj mi,
saman celon havas ni.

eta_pura_klara_font.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)