Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Kantas Team, Anatalik/ Jursa - Ari
Eta ŝtormo nokta
en malhela glas'.
Okulcento neon-blinka *
post via forlas'.
Eta ŝtormo nokta
troas via mis'.
Sur la lang' amaro lukta
de ŝirita kis'.
Reflekt' de lumo,
puŝo sur pedal',
kaj sen ŝi la viv' en fumo
estas la real'.
Eta ŝtormo nokta
ne muzika plaĉ':
en la buŝo gusto plora
senutila aĉ'.
Refreno:
Eta ŝtormo nokta / Jam kreskas la koler'
troas via mis'. / kure tra mallum'>
Sur la lang' amaro lukta / ĉesos ĉi ludo nokta
de ŝirita kis'. / de via buŝparfum'.
Reflekt' de lumo
…
En flam'
mi respuros kaj retrovos vin.
En flam'
vi ne povos kuri for, knabin'.
En flam'
tute vanas kaŝo: vin trovos la am'.
Eta ŝtormo nokta
en malhela glas'.
Okulcento neon-blinka *
post via forlas'.
Refreno
En flam'
mi respuros kaj retrovos vin.
En flam'
vi ne povos kuri for, knabin'.
En flam'
via kaŝejo tute vanas jam.
En flam'
en despero kreskas mia am'.
Refreno