Uzantaj iloj

Retejaj iloj


eternan_lumon

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Eternan Lumon (kun Tone)

MuzikoFalkoncetion
Esperanta tekstoJonny M
Tiponova teksto

Teksto

Ni ne volas kverelan mondon
Do bonvole aŭskultu tiun ĉi kanton!
Kompreneble

Refreno:

Ni ne volas kverelan mondon
Ni volas sunon en frostaj koroj
Kaj ni volas eternan lumon,
belan vivon, kaj bonan sonon

Kaj do ni kantas Esperanton,
influas la rondon
Jonny M kaj bone sona Tone
Muziko gravas por atingi la pacon
kaj savi ĉiu estaĵo-spacon!

Mia ideo similas al via
taŭgas por ĉiu homo subtila
Pro ĉiu kiu volas esti libera kaj ne
kverelumadi en socio ebria

Refreno

Estu mondo, mia kara, plena je ĝojo, pasio
Kaj vivo poreterne konstanta poezio
Per bona sono, eterna lumo
Ĉio pleniĝu per dolĉa parfumo
Nia kanto movu korojn potence, pove al libero
Al feliĉo, sukceso, prospero
Ni verŝu sur homojn radiojn favorajn
Senton sinceran, muzikan, elkoran

Refreno

Revo estas nur revo se oni sole deziras
Pro tio vi kaj mi fervore ĉimomente aspiras
Al pli bona mondo, plaĉa, supera
Harmonia, admirinda, plezuriga, prospera
Kaj kun eterna lumo, senfine brilanta
ĉiam ĉarma, krome galanta,
zorgu ke nia mondo ŝanĝiĝos
kaj lasu ĉi tiun kanton esti sonanta

Refreno

Eksteraj ligoj

eternan_lumon.1446641747.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)